Subteni

Kiel ĉiuj Esperanto-asocioj, ATEO dependas de la subteno de siaj membroj. Per

malalta kotizo, la membroj ne nur ricevas du numerojn de la revuo ĉiujare, sed

ankaŭ subtenas la asocion finance.

 

Kiel ni uzas viajn kotizojn? Unue, kaj plej grave, por presado kaj ekspedo de la revuo, kaj nun ankaŭ por starigo de ĉi tiu retejo. Ĉiujare ni ankaŭ pagas kotizon al UEA kiel kunlaboranta Faka Asocio. Grava parto de nia agado estas la ĉiujara publika kunveno dum la UK, per kiu ni prezentas ateismon al la kongresanoj, kaj por fari tion ni devas lui salonon. Ĉi-jare ni ankaŭ luis salonon ĉe la Germana Esperanto-Kongreso. Tiuj

elspezoj en si mem ne estas grandaj – tamen, sen la kotizoj de niaj membroj, ni ne

povus plenumi ilin.


Respondi