Liberpensula frakcio

Karaj geamikoj kaj gekamaradoj, la Liberpensula Frakcio agadas kaj se vi volas aliĝi al la Liberpensula Frakcio, vi devas unue aliĝi al SAT kaj poste al la Liberpensula Frakcio.

Venu! Ni havas multe da laboroj.

Plej liberpense

Dominiko.

Oni povas kontakti min : rete : dominique.simeone@yahoo.fr

Poŝte : SIMEONE Dominique 612 rue du Marechal Gallieni FR-78670 VILLENNES-SUR-SEINE

LIBERPENSULA FRAKCIO DE SAT

En ĝi, oni diskutas pri ĉiuj problemoj, ne nur tiuj, kiuj koncernas ateismon, religiojn, sed oni tuŝas la mondajn problemojn.

La Frakcio ne havas specialan bultenon. Oni sendas la artikolojn al Sennaciulo. Por ke pluraj kontribuaĵoj ne alvenu samtempe en la redakciejon de SAT, oni sendas la artikolojn al la frakcia sekretario, kiu tralegas, kaj se necese, korektas ilin.

Ne estas speciala kotizo por aliĝi al la Frakcio. Dum kongresoj aŭ aliaj aranĝioj, la respondeculo, aŭ alia membro, povas inviti la kunvenon.

KIO ESTAS LIBERPENSO ?

“Liberpenso” estas populara asocio pli filozofia esplorado kaj socia agado, kies principoj estas la racio kaj la scienco. Ĝi ne estas partio kaj ĝi estas sendependa de ĉiuj partioj aŭ tendencoj. Ĝi ne havas dogmojn kaj nur celas disvolvi ĉe ĉiuj homoj la spiriton de memekzameno – tute sendepende – sen iu ajn influo.

Ĝi konsideras ĉiujn mistikismojn kaj ĉiujn religiojn kiel la plej malbonan obstaklon al la emancipado de la penso. Ili per eraraj principoj kaj pereiga agado disigas la homojn, deturnante ilin de siaj surteraj celoj kaj disvolvas en ilia spirito la superstiĉon kaj la timon pri la transtera vivo. Ili facile degeneras en klerikalismon, fanatikismon, merkantilismon kaj helpas la reakciajn potencojn en la deziro teni la popolamasojn en nesciado kaj servuteco. Ilia ŝajna aliĝo al niaj progresigaj ideoj estas nur nova klopodo por restarigi ilian minacatan potencon.

La “Liberpenso”, male, opinias ke la emancipiĝo de la homo estu daŭrigata en ĉiuj kampoj. Ĝi deziras kontraŭbatali ĉion, kio celas plimalgrandigi, submeti, perversigi la individuecon kaj defendi la homajn rajtojn, liberecon, laikecon de la publika instruado, justecon kaj pacon.

Ligiloj:

http://www.satesperanto.org/-Liberpensula-Frakcio-.html

http://eo.wikipedia.org/wiki/Liberpensuloj

Respondecas: Simeone,  Dominique (vicprezidanto de ATEO)

612 rue du Maréchal Gallieni
FR-78670 VILLENNES-SUR-SEINE


Respondi