Ekstera agado

La vicprezidanto de ATEO, Dominique Simeono, reprezentis nian asocion ĉe la fondkunveno de la Internacia Asocio de Liberpenso en aŭgusto 2011. Pluraj esperantistoj ĉeestis tiun kunvenon en Oslo, Norvegujo, kaj certigis, ke ĉiuj interesatoj aŭdu pri la internacia lingvo. Esperantisto ankaŭ eniris la estraron de tiu asocio. Ankaŭ en ĝia retpaĝaro estas sekcio en Esperanto.

Dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013, Hope Knúttson, la prezidanto de Islanda Etika Humanisma Asocio, estis gastparolanto dum la publika kunveno de ATEO.