La grandaj demandoj

Estas du ĉefaj demandoj, kiujn religiuloj ofte starigas al ateistoj:

–  Sen la gvido de iu sankta libro, kiel vi povas decidi, kio estas bona kaj kio malbona? Se vi ne timas Dion kaj ne kredas je postmorta kompenso, kial entute strebi al bona konduto?

–  Se vi ne kredas je religio, kaj kredas ke ĉio finiĝos je la morto, kiun sencon havas la vivo? Ĉu ĝi entute havas sencon?

Ni diskutis tiujn temojn ĉe la publika kunveno de ATEO dum la Universalaj Kongresoj en Roterdamo (2008) kaj Havano (2010). Artikoloj pri tiuj diskutoj aperis en nia revuo n-roj 8 kaj 11.

Klaku sur la titolojn por legi la artikolojn: Ateisma moralo kaj La celo de la vivo (aldonota).