La dek du pruvoj pri la neekzisto de Dio

Dek du pruvoj

La dek du pruvoj pri neekzisto de Dio. Sébastien Faure. Tradukis C. Rivière. Eldonoj Liberecanaj. Nantes. 2008. 40 paĝoj. Prezo: 4. 80 € ĉe la Retbutiko de FEL.

Cent jarojn post sia unua apero, dum pluvas atakoj kontraŭ la laikaj principoj, dum floras kreismaj doktrinoj kaj integrismaj dogmoj, daŭre legindas ĉi tiu fama argumentaro de Sébastien Faure, unuafoje eldonita en 1914.