Ateisma moralo

El la bulteno de ATEO Ateismo n-ro 8 de julio 2009.

ATEISMA MORALO

Kial agi morale, se oni ne kredas je Dio? Tio estas la demando, kiun ateistoj foje ricevas de religiuloj. Ĝi baziĝas en la supozo, ke se oni ne kredas je Dio, ne ekzistas reguloj pri konduto, kaj ke ĉio estas permesata: ke la homoj sentus sin liberaj murdi, ŝteli kaj perforti sen iuj ajn moralaj skrupuloj. Krome, laŭ tiu argumento, sen Dio oni ne havas gvidon pri moralaj demandoj – praktike, oni devas mem decidi, ĉu difinita konduto estas bona aŭ malbona.
Ni diskutis tiun temon dum la publika kunveno de ATEO dum la Universala
Kongreso en Roterdamo. Jen mia mallonga enkonduko, kiun mi prezentis dum tiu kunveno. Ĝi estis inspirita de tri libroj:

Atheism: a very short introduction (Ateismo: tre mallonga enkonduko) de
Julian Baggini.
God is not great (Dio ne estas granda) de Christopher Hitchens.
The God Delusion (La Frenezaĵo Dio) de Richard Dawkins.

Baggini estas filozofo, kaj li aliras la demandon laŭ filozofia vidpunkto. Li
demandas, ĉu ago estas bona nur ĉar Dio ordonis, ke ni faru ĝin; aŭ ĉu Dio ordonas, ke ni faru difinitan agon, ĝuste ĉar ĝi estas bona? Se oni supozas la unuan, tio signifas, ke boneco estas arbitra normo; sed se ni supozas la duan, tio signifas, ke moraleco estas normo, kiu ekzistas aparte de Dio. Religiulo eventuale respondus, ke kompreneble Dio neniam postulus, ke oni faru malbonan agon. Sed tiu aserto en si mem montras, ke oni mezuras la agojn kaj ordonojn de Dio laŭ iu ekstera normo.
Baggini atentigas, ke la homoj emas konfuziĝi inter moraleco kaj leĝoj. Kiam ili supozas, ke nur la ekzisto de Dio malhelpas la homojn fikonduti, ili vidas Dion ne nur kiel leĝodonanton, sed ankaŭ kiel juĝiston kaj policiston. Li komentas:
«…tio estas stranga moraleco, kiu supozas, ke oni povas agi etike nur se oni
faras tion pro timo pri puno aŭ pro promeso pri rekompenco.» Laŭ lia
argumento, ateistoj fakte agas pli morale ol religiuloj, ĉar ili kondutas bone ankaŭ sen tiaj dubindaj motivoj.

Laŭ la Biblia rakonto, Abrahamo kredis, ke iu ajn ordono, kiu venas de Dio, nepre estas bona kaj ĝusta. Kiam Dio ordonis, ke li mortigu sian propran filon, Abrahamo efektive estis preta fari tion, tutsimple ĉar la ordono venis de Dio.
Ankaŭ nuntempe ekzistas homoj, kiuj estas pretaj bombi kaj mortigi, nur ĉar iliaj religiaj gvidantoj asertas, ke tiuj agoj konformiĝas kun la volo de Dio. La plejmulto da homoj, ĉu ateistoj, ĉu religiuloj, tamen opinias, ke ĉiu mem respondecas pri la morala ĝusteco de siaj agoj; eĉ se teroristo sincere kredas, ke la ordono venis rekte de Dio, ni ne konsideras tion sufiĉa pravigo.
Se ni ateistoj ne kredas, ke nia moraleco fontas el Dia ordono, kiel ni do decidas, kio estas morala konduto? Baggini diskutas tiun demandon sufiĉe detale, kaj konkludas: «Mi proponas, ke temas pri baza zorgo pri la bonfarto de aliaj, zorgo kiu baziĝas ne en racia argumento sed en kunsentado.» Ne necesas esti religiulo por senti la suferadon de aliaj homoj kaj por deziri ilian bonfarton.
En la libro Dio ne estas granda estas ĉapitro kun la titolo «Ĉu religio instigas
la homojn konduti pli bone?» Hitchens respondas tiun demandon ne per defendo de ateismo sed per atako kontraŭ religioj. Li citas terurajn ekzemplojn de modernaj amasbuĉadoj, ekzemple en Ugando kaj Ruando, kiuj estis gvidataj kaj instigataj de religiuloj. Li memorigas, ke ankaŭ moderna sklavokomerco en Ameriko estis subtenata de kristanaj ŝtatoj kaj socioj, dum la islama mondo faris same en Mediteraneo kaj Nord-Afriko. La pardonpetoj de la lasta papo al diversaj grupoj mistraktitaj de la katolika eklezio dum pasintaj jarcentoj montras, ke eĉ la papo mem agnoskis, ke la eklezio ofte kondutis laŭ maniero malmorala kaj eĉ krima.
Hitchens komentas, ke la sovaĝa dio de la Malnova Testamento konstante instigas siajn sekvantojn al konduto, kiun ni modernuloj konsiderus absolute ne morala, ĉefe la detruado de najbaraj triboj. La unuaj aludoj al infero kaj eterna punado, aliflanke, troviĝas en la Nova Testamento. Laŭ Hitchens: «Nur kiam ekaperas la Princo de Paco [t.e. Kristo], ni aŭdas la naŭzan ideon pri plua punado kaj torturado de mortintoj».

Richard Dawkins estas biologiisto, kaj lia libro aliras la diskuton pri moraleco parte laŭ biologia vidpunkto. Laŭ li tio, kion ni nomas «bona» konduto, estas konduto, kiu helpas aliajn homojn, eĉ kiam tio kontraŭas nian propran intereson. Laŭ li, tia malegoisma konduto donis al la homoj avantaĝon sub la malfacilaj situacioj en kiuj la homa specio evoluis. Kiam la homoj vivis en malgrandaj grupoj, ilia komuna helpado kontribuis al la travivado de la tuta grupo. Cetere tio ne estas afero nur de la homa specio; ĝi ekzistas ankaŭ interspecie. Reciproka helpado donas aktivan avantaĝon ekzemple al floroj kaj abeloj, al koraloj kaj papagofiŝoj, kaj al multaj aliaj specioj, kiuj nepre bezonas unu la alian por sia komuna travivado.

Kiam oni helpas parencojn, oni helpas la travivadon de la propraj genoj. Tial, laŭ Dawkins, reciproka helpemo estis favorata en la fruaj homoj kaj estis trans-donata en la genoj. Kvankam ni ne plu vivas en malgrandaj komunumoj konsistantaj plejparte el parencoj, ni ankoraŭ sentas tiun instinktan deziron helpi aliajn homojn. Tial ni spertas kompaton, kiam la televido montras malsatantan infanon, eĉ se tiu infano loĝas ĉe la alia flanko de la terglobo kaj certe ne povas esti rekta
parenco. Dawkins do konkludas, ke la deziro helpi aliajn homojn kaj protekti ilin kontraŭ suferado estas profunda instinkto, kiu aperis en la homoj eĉ antaŭ la ekesto de religioj. (Kompreneble, eĉ se tiu instinkto fontis en tute praktika biologia neceso, tio neniel malpliigas ĝian valoron!)
En posta ĉapitro, Dawkins ekzamenas la aserton, ke niaj ideoj pri morala
konduto fontas en la Biblio. Li demandas, precize kiel la Biblio transdonas al ni tiujn normojn. Supozeble, ĝi povus fari tion dumaniere: per rektaj instruaj (kiel ekzemple en la Dek Ordonoj) aŭ per ekzemplado. Kaj tamen, se oni atente legas la Malnovan Testamenton, multaj el la rakontoj ŝajnas proponi sufiĉe dubindajn modelojn de konduto. Ni konsideru ekzemple la rakonton pri Noa: tre ĉarma fabelo, sed kian modelon ĝi proponas al ni? Ĝi montras al ni dion, kiu estas preta dronigi ĉiujn, inkluzive de infanoj, krom unu familion.

La natura rebato de religiuloj al tiu kritiko estas, «Sed kompreneble, ni ne devas preni tian rakonton serioze; ĝi es tas nur simbola.» Kiel ili decidas, kiuj rakontoj de la Biblio proponas veran moralan instruon, kaj kiuj havas nur simbolan valoron? Evidente ili juĝas laŭ la kriterio de iu morala normo – kaj evidente tiu morala normo ne troviĝas en la Biblio mem, sed ekster ĝi.
Same rilate al la rektaj instruaj, kiel tiuj, kiujn Dio donis al la izraelidoj en la
Biblio. La plej elstara ekzemplo estas la Dek Ordonoj. Malmultaj homoj efektive provas sekvi tiujn ordonojn laŭlitere, aŭ eĉ entute opinias, ke ili estas sekvindaj.
Kaj ekde la plej fruaj tempoj oni reinterpretis la Dek Ordonojn laŭ la propraj opinioj. La numero 6, ekzemple, tekstas “Ne mortigu”. Simple tiel, sen esceptoj aŭ kondiĉoj. Kaj tamen, estas evidente ke religiuloj dum la jarmiloj sentis sin liberaj reinterpreti tiun ordonon laŭ la moralaj normoj de la propra epoko.
Alivorte, iliaj moralaj opinioj ne venis el la Biblio, sed tute male: iliaj moralaj normoj estis aplikataj al la instruoj de la Biblio.
Dawkins montras, ke moralaj valoroj nature ŝanĝiĝas iom post iom dum la
jarcentoj. Multaj sintenoj, kiuj estis sociaj normoj en Bibliaj tempoj, aŭ eĉ dum la 19a jarcento, nun fariĝis neakcepteblaj. Sklaveco estas malpermesata preskaŭ ĉie; en la plejmulto da landoj virinoj ne plu estas taksataj malsuperaj al viroj; la homoj ĝenerale ne plu rajtas esprimi rasismajn opiniojn; kaj dum militoj oni almenaŭ provas (eĉ se ne tre sukcese) eviti mortigadon de civiluloj. Temas pri ŝanĝiĝoj en la publika sinteno relative lastatempaj; ili okazas iom post iom tra la tuta mondo, en iuj landoj kaj kulturoj pli frue, en aliaj malpli frue, kaj la plejmulto el ni verŝajne opinias, ke temas pri pliboniĝoj.
Dawkins nomas tiun fenomenon «la ŝanĝiĝanta morala Zeitgeist [spirito de la epoko]». Li komentas, ke ne eblas klarigi la kaŭzon de tiu fenomeno; sufiĉas diri, ke ĝi okazas, kaj ke ĝi movas la homaron ĝenerale al pli homecaj sintenoj. Li konkludas, ke tiu ŝanĝiĝanta spirito de la epoko, kiu certe portas nin en bona kaj dezirinda direkto, en si mem montras, ke oni ne bezonas Dion por konduti morale, aŭ por decidi, kia estas morala konduto.

Anna Löwenstein, Italujo

Noto pri la tri libroj menciitaj en la artikolo: Bedaŭrinde ili ne ekzistas en
Esperanta traduko, sed almenaŭ la lastaj du certe ekzistas en multaj nacilingvaj
tradukoj. La unua estas sufiĉe mallonga, kaj eble la plej bona kandidato por
tradukado en Esperanton.

UNIVERSALKONGRESAJ DEMANDOJ ĈE UK 93-a

Kiel ateistoj ni ne havas supernaturan figuron aŭ sanktan libron, nek eĉ
pastrojn, por informi nin, kio estas bona konduto kaj kio estas malbona.
Kaj tamen ni ateistoj ne malpli ol religiuloj havas niajn normojn pri
morala konduto. Kion por vi signifas morala konduto?

Unue ni estas homoj. Ni havas senton por

plori, por esti feliĉa, por doloro, por disigi
bonecon de malboneco kaj tiu natura donaco
kiun posedas homo estas sufiĉa por scii
morale konduti. Kion por mi signifas morala
konduto? Scii konduti laŭ ne-skribitaj
reguloj, sed kiujn oni subkomprenas. Se oni
ekzemple ŝtelas oni iras en malliberejon.
Polico punos onin. Tion ĉiuj homoj scias, ĉu
kredantoj ĉu ne-kredantoj. Laŭ tiuj normoj
aŭ niaj propraj moralaj sentoj ni kondutas.
Tio estas mia penso pri via demando.

Svetlana Milanovic /
Ijsselmuiden, Nederlando

Kiel ateistoj ni ne havas supernaturan figuron
aŭ sanktan libron, nek eĉ pastrojn, por
informi nin, kio estas bona konduta kaj kio
estas malbona. Kaj tamen ni ateistoj ne malpli
ol religiuloj havas niajn normojn pri morala
konduto.
Kion por vi signifas morala konduto?
La komunumo en kiu oni vivas devus ĝin difini
kiel eble plej demokrate.
Nino Vessella / Italio

Mi estis edukita laŭ unu vivmotivo: Kondutu
al ĉiu tiel, kiel vi deziras ke ĉiu kondutu al vi.
Per tiu argumento miaj gepatroj akompanis
nin, kaj ankaŭ ni, infanoj, uzis ĝin inter ni.
Tio implicas, ke ni ne ŝtelu, ne mortigu, ne
mensogu k.t.p. Ke ni kultivu virtojn, kiel
toleremon kaj paciencon, ordemon k.t.p. kaj
regu kiel eble plej niajn malvirtojn, kiel
agresemon, havemon, envion kaj pigremon
k.t.p.
Bona konduto kaj ago havas nur moralan
valoron, se ni elkore volas konduti kaj agi tiel.
Pro memestimo, por ke ni ne hontu antaŭ ni
mem, ni ne povas agi alie. Estas la vivmotivo
de la sendependa homo. Bona konduto kaj ago
pro profito aŭ timo havas eble sian socian
valoron, sed nepre ne moralan. Estas la
vivmotivo de la sklavo. Sed, kiu staras,
atentu, ke tiu ne stumblu.
Orgojlo estas malvirto, kiu minacas ankaŭ nin.
Sophia Mensen / Middelburg,
Nederlando

Memkonscio, memrego: libereco de la
ateistoj
La religian moralon simbolas dek ordonoj sub
formo de malpermesoj, venintaj de mi ne
scias kie, sed redaktitaj de homo kiu arogis
al si la rajton dikti al la aliaj sian manieron
pensi, fabelante ke io supera antaŭ-konceptis
la regularon. Tiulo samokaze negis tion kio
ĝuste diferencigas la homon de la aliaj
estaĵoj: ĝia memkonscio, ĝia memrego, ĝia
kapablo decidi, analizi situacion, responsi
siajn agojn. Sed tiu homa kapablo supozigas
minimuman nivelon de edukiteco. Tiam
intervenas alia karakterizo de nia specio: ĝia
kapablo organiziĝi, alsociiĝi, kaj tiel la socio
ricevas la taskon certigi ĉiesan averaĝan
edukitecon. Tiel la defio vivi estas kaj indi-
vidua kaj kolektiva, ĉar la procezo memdecidi
situas ĉe ambaŭ niveloj. Evidente la rezulto
ne estas ĉiam brila, ĉar laŭdifine defio es-
tas celo ne ankoraŭ atingita, kaj supozeble
neatingebla. Ĉar nia mondo ne estas
perfekta, tial ni povas konjekti pri neekzisto
de dioj. La ekzisto de dioj negus la nocion
mem de homa kaj socia defioj, do de
memdecido, kio estas plej senesperiga. Vivi
en mondo entute antaŭplanita estus neniel
interesa.
Christian Rivière / Nantes,
Francio

Morala konduto estas pripensita konduto kiu
referenciĝas al klasikaj kaj civitaj principoj
de vivo en socio, sen rilato al iu ajn religio.
«Ne ŝtelu», unu el la ordonoj de la kristana
religio estas ĝenerala principo kiu koncernas
kaj la religiulojn kaj la ne-religiulojn. Kaj
fakte, oni konstatas ke ne estas pli da
ŝtelistoj inter la unuaj ol inter la duaj.
Martine Rivière / Nantes,
Francio

Por klarigi tion mi demandas: «Moralo de kio
originas?»
Iuj diras de supernaturuloj aŭ de sankta li-
bro. Kiuj verkis sanktajn librojn? Sed kiel
superuloj (aŭ tiuj kiuj pretendas paroli nome
de ili) starigis tiujn regulojn kaj kondutojn?
Homoj estas gregaj estaĵoj kaj vivas grupe
(en triboj ekzemple). Tio necesigas regulojn
por ebligi tiun vivmanieron. Poste neeviteble
venas konfliktoj inter anoj de la grupo. Ankaŭ
por solvi ilin necesas reguloj. Se ne, iamaniere
la grupo malaperos. Oni povas preskaŭ esti
certa ke tiuj personoj kiuj parolis nome de
superuloj, aŭ verkis sanktan libron, vivis en
tia grupo. Ili observis tiujn aferojn, kaj kiel
membroj de la grupo rilatis inter ili. Ili
deduktis tion kio estas bona por ke la grupo
vivu pace, konkorde.
Eĉ se iu homo estus sola (sur iu senhoma
insulo aŭ en loko sen homo kaj tre tre
malproksima de iu alia homo), tiu devus
respekti regulojn: trovi manĝaĵojn, trinki,
eviti bestojn, ne detrui kion li manĝas ktp…
Tiu regularo estas preskaŭ iu moralo, natura
moralo.
Por mi, origino kaj neceso de la moralo estas
la grupa vivo kaj… ankaŭ la naturo .
Georgo Lhuissier / Tours,
Francio

___________________
LA DEK ORDONOJ

1. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
2. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ
sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero.
3. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio.
4. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
5. Respektu vian patron kaj vian patrinon.
6. Ne mortigu.
7. Ne adultu.
8. Ne ŝtelu.
9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
10. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via
proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek
lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
Kiuj el tiuj dek ordonoj laŭ vi ankoraŭ validas (eventuale kun modifoj aŭ
kondiĉoj)? Kiuj tute ne plu validas?

Se temas pri la dek ordonoj, mi savus
la jenajn:
1. Respektu vian patron kaj vian
patrinon kaj reciproke respektu
viajn gefilojn.
2. Ne mortigu.
3. Ne adultu.
4. Ne ŝtelu.
5. Ne parolu kontraŭ via proksimulo
malveran ateston.
6. Ne deziru la domon de via prok-
simulo; ne deziru la edzinon de via
proksimulo, nek lian sklavon, nek
lian sklavinon, nek lian bovon, nek
lian azenon, nek ion, kio apartenas
al via proksimulo.
La unuaj evidente apartenas al la mon-
do de la tradicia religio kun superdio,
kiun oni devis trakti kiel oni traktis regon.
Mi aldonis la respekton fare de la gepatroj
al la gefiloj, kio ankaŭ estas io konsi-
derinda en la nuna mondo.
Renato Corsetti / Palestrina,
Italio

Kaj tamen, se vi aldonas al tiu pri
gepatroj la fakton, ke oni ankaŭ respektu
la gefilojn, ĉu vi ne devus aldoni al tiu
pri dezirado de la edzino de la najbaro la
fakton, ke oni ne rajtas deziri ankaŭ ties
edzon?
Anna Löwenstein / Palestrina,
Italio

Por mi ne validas: 1, 2, 3. Modifite va-
lidas: 4 (feriu almenaŭ unu tagon
ĉiusemajne), 5 (respektu vian
kunhomon), 7 (ne trompu kiel ajn), 10
(retenu ĵaluzon). Validas 6, 8, 9, sed pli
vaste: 6… kaj ne perfortu, 8… kaj ne rabu
Kees Ruig / Malden,
Nederlando

1. Ne mortigu.
2. Ne ŝtelu.
3. Ne adultu (?)
4. Ne parolu kontraŭ via proksimulo
malveran ateston.
Nino Vessella / Italio

5. Respektu vian patron kaj vian
patrinon.
6. Ne mortigu.
7. Ne adultu.
8. Ne ŝtelu.
9. Ne parolu kontraŭ via proksimulo
malveran ateston.
10. Ne deziru la domon de via prok-
simulo; ne deziru la edzinon de via
proksimulo, nek lian sklavon, nek
lian sklavinon, nek lian bovon, nek
lian azenon, nek ion, kio apartenas
al via proksimulo. (sed la sklavon
sklavinon?)
Georgo Lhuissier / Tours,
Francio

_______________________________

LA NOVAJ DEK ORDONOJ:

Se vi verkus mem novajn dek ordonojn (aŭ du, aŭ kvar, aŭ dek ses…), kio
estus ilia enhavo?
Agu al via proksimulo same kiel vi
volus ke li agu al vi.
Nino Vessella / Italio

Tamen eble eĉ nur ses ordonoj estas tro
multaj. Mi kredas, ke ĉio estus resumebla
per nur unu ordono. Tiu ordono estu tiu
de Hilelo (Hillel), la rabeno kaj klerulo
amata de Zamenhof:
«Tio, kion vi ne ŝatas por vi, ne faru al
la aliaj homoj!»
Laŭ la legendo Hilelo aldonis: «Ĉi tio
estas la tuta (religia) leĝo, la resto estas
nur komentoj!» Temis pri demando de
pagano, kiu demandis lin pri la esenco
de judismo antaŭ ol eventuala konvertiĝo.
Renato Corsetti / Palestrina,
Italio

Se mi verkus novajn ordonojn, mi
validus nur unu: «Ne faru al la aliaj kion
vi ne volus ke ili faru al vi». Dum la
kunveno de la kongreso, oni esprimis tiun
ideon formulante ĝin inverse : «Faru al
la aliaj kion vi volus ke ili faru al vi».
Parenteze, mi unue pensis ke estas same,
kvankam la pozitiva parolo ĉiam pli
efikas ol la negativa. Kaj poste, mi
ekkonsciis ke mia katolika edukado pro-
bable ankoraŭ influas min. Kiel scii?
Nu, tiu ordono («Ne faru al la aliaj…»)
povas aperi simpla, tro simpla por homoj
komplikaj aŭ malsanaj. Tamen, mi certas
ke ĝi povas faciligi la socian vivon
ĝenerale kaj plibonigi ĝin por la plimulto.
Martine Rivière / Nantes,
Francio

Mi konas nur unu moralregulon: Ĉio
estas permesita, se farita plename. Aŭ pli
konkrete: Ĉio estas permesita, se farita
kun plena kaj libera permeso / kunlaboro
de la alia(j) koncernato(j) kaj sen malutili
al aliulo aŭ al ies posedaĵo.
Kees Ruig / Malden,
Nederlando

Nur unu ordonon mi verkus:
«Al aliulo ne faru kion vi ne volas ke
oni faru al vi»
Ĝi anstataŭas ĉiujn aliajn.
Georgo Lhuissier / Tours,
Francio

Rilate al iuj vic-ordonoj kiuj povus
enhavi nereligian moralon, mi volonte
anoncus ununuran: «Decidu mem plen-
konscie kaj plenresponse», t.e.:
. Kritikeme profitu de alies sperto.
Konstruu vian propran sperton.
. Al proponoj, novaj leĝoj, reguloj kaj
trudoj sisteme demandu «Kial?», por
ne akcepti ion ajn senpripense.
. Neniam diru «Kial ne?», ĉar ĝi estas
la demando de la kredantoj, kiuj ŝafe
obeas, neniam kontestas.
Christian Rivière / Nantes,
Francio

UNIVERSALA MORALO SEN BAZO EN RELIGIO
Vasta miskoncepto estas, ke oni ŝuldas respekton pri ies kulturo aŭ pli speciale pri ies religio. Kial? Religio kaj kulturo staras sur la sama nivelo, kiel politika konvinko aŭ scienca vidpunkto. Meritas respekton la individua homa personeco, sed neniam la konceptoj, kiujn dorlotas tiuj homoj. Tiuj opinioj povas (kaj rajtas) esti provizitaj de kritika komento. Kiu ne volas esti kritikata pri tio plej intima, sankta kion li posedas, tiu ne metu ĝin en socian diskuton. Sed tuj kiam li preferas meti sian religion en la publikan
kampon, ĉu per religia motivado de rezonado, ĉu per la surhavo de religia
vestaĵo, aŭ kolportado de sia religio alimaniere, tiam libervole malfermiĝas al
kritiko. Tio do validas ankaŭ pri la eldiro, ke moralo originas en religio, speciale en sanktaj libroj. Do necesas, ke religioj aŭ religiaj tradicioj povu esti libere esplorataj kaj eventuale kritikataj. Krome por tiu kritiko estas necese, ke oni povas meti kontraŭ ĝin moralan orientiĝon ne deduktatan de la religia tradicio mem. Ĉiu formo de kritiko supozigas iun aŭtonomion de la moralo. Akceptinte tiun perspektivon, ni vidas ke judaismo, kristanismo kaj islamo havas ion gravan en komuno. Ĉiuj tri estas t.n. abrahamidaj religioj. Ili estas ŝarĝitaj de la tradicio de Abrahamo, la dia ordon-teorio. Ligas ilin ne religia belaĵo, sed granda problemo. Ja Abrahamo (la ricevinto de la dek ordonoj) ricevis la ordonon de sia dio mortigi sian filon Izaakon. Li blinde obeis la dian ordonon, eĉ kvankam ĝi kontraŭas la sesan ordonon.
Moralo el religia vidpunkto povas esti facile miksita kun iu dia ordono el sankta libro. Do necesas sekvi kritike ĝiajn adeptojn. Ni povas meti kontraŭ ĝin la moralon de laikeco, kiu principe apartigas la eklezion de la ŝtato, tiel ideale kreante neŭtralan ŝtaton. Ĝi garantias liberecon
de konscienco kaj vivkoncepto (do kaj pri religio kaj pri nereligio) Laikeco kontraŭas ĉian formon de ŝtata eklezio.

La sola daŭra solvo ŝajnas al mi la forlaso de la dia ordon-teorio. Tio signifas, ke «sanktaj» verkoj ne havu alian statuson ol «normalaj» verkoj. Ili povas liveri utilajn rekomendojn, kiujn ni serioze konsideru. Sed ili ne estu diktaĵoj, mesaĝoj, ordonoj enmanigitaj de alia mondo! Tiaj tekstoj neniel povos fundamenti aŭ leĝigi la moralon. Se temas pri fundamento de la moralo, ĝi estas afero de la filozofio, precipe de la etiko. En ĝi la humanismo povas ludi gravan rolon.

Kees Ruig / Malden,
Nederlando

Comments are closed.