Historio

Ekzistis Liberpensula Sekcio de SAT, kies ĉefaj aktivuloj estis  Kurt Hubricht

(redaktoro), en Leipzig, kaj Kurt Klaps (sekretario) en Danzig.

Hubricht eldonis en 1923 – 1925 la bultenon Novaj Tempoj kaj en 1925 – 1927 la

revuon Liberpensulo.

 

Ĉefaj taskoj de la sekcio estis la subteno de la proletara movado de liberpensuloj,  propagandi Esperanton en la organizoj de la liberpensuloj, la batalo kontraŭ la religio, kaj opozicio kontraŭ la religia propagando en la Esperanto-movado.

Reprezentantoj de naciaj liberpensulaj organizoj partoprenis la kongresojn de SAT, ekzemple en Leipzig.

En la semajna gazeto Sennaciulo  inter 1929-1932 estis regula rubriko de liberpensuloj, redaktita de Kurt Hubricht (en 1930 en la numeroj  265, 271, 276, 282, 286, 297, 303, 309).

 

Post la fondo de la komunisma  Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE ) en 1932 en Berlino la liberpensuloj en SAT perdis influon.

Por informoj pri la Internacia Kongreso de la Liberpensuloj en Prago (Ĉeĥio) en 1907, klaku ĉi tie.


Respondi