Deklaro pri la pariza atako de Internacia Humanisma kaj Etika Unio

Post la pasintnokta serio de pafilaj kaj bombaj atakoj kontraŭ Parizo, kiuj postlasis pli ol 100 mortintojn, la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) staras solidare kun la popolo de Francio kaj kun ĉiuj, kiuj suferas sub perforta ekstremismo tra la tuta mondo.

La parizajn atakojn oni atribuis al IŜIS ; diversaj soci-komunikilaj kontoj ligitaj al la grupo minacas ataki Francion jam de kelka tempo kiel laŭsupoza venĝa agado pro operacoj kontraŭ IŜIS faritaj de franciaj militfortoj en Sirio, kaj kun la deklarita intenco semi maltoleremon en la francia socio.

La prezidanto de IHEU, Andrew Copson, diris hodiaŭ :

“La terorismo de IŜIS estas la plej pratipa kontraŭhoma ideologio. Ili asertas voli konstrui ŝtaton, sed ĝi estas fundamentita sur ignorado kaj malico, trudo kaj seksperforto kaj murdo. Tiam, kiam internaciaj fortoj laboras por reteni kaj redukti la minacon prezentitan de ili al ĉiuj en la regiono, IŜIS ŝajnigas sin la damaĝitoj, ŝajnigas sin la viktimoj, kaj tiel – kiel furiozantaj ĉikanuloj – ili instrukcias unuopulojn kaj direktas grupojn plenumi tiujn sensentajn, senfruktajn kaj kovardajn krimojn.

Ĉiuj landoj devas respondi al tiu provoko per la valoroj, kiujn la perforta ĝihadisma ekstremismo plej malamas : per la pacienco kaj klarpenso, kiuj ebligas al ni diferencigi ekstremistojn kaj provokantojn disde la ordinaraj homoj kundividantaj la religion, kiun ili pretendas por si ; per la bona juĝpovo kaj racieco, kiuj ebligas al ni labori kune kiel internacia komunumo por fini la suferadon, kiun ili kaŭzas ; kaj per la firma rezoluteco ĉiam antaŭenigi la homecon kaj esperon super malamo kaj timo.”

La parizaj atakoj de la 13-a de novembro sekvas tuj post la duoblaj bombatakoj en Bejruto, Libano (12-a de novembro) kaj la faligo de pasaĝera aviadilo fluganta al Rusio en Ŝarm el Ŝejĥ, Egiptio (31‑a de oktobro). Tiuj tri atakoj estis ĉiuj atribuitaj al, inspiritaj aŭ konfesitaj de la terorisma movado IŜIS ; eble ankaŭ la hieraŭa eksplodo en ŝijaisma moskeo en Bagdado enordiĝas en tiu skemo. Reirante ĝis septembro de 2014, longa listo de perfortaj krimoj kontraŭ la publiko kaj en kelkaj kazoj kontraŭ anoj de sekurecaj servoj inkluzivas forkaptojn, pafatakojn kaj bombatakojn en landoj malproksime ekster la teritorioj okupaciitaj de IŜIS, inter kiuj estas Afganio, Alĝerio, Aŭstralio, Danlando, Egiptio, Francio, Kuvajto, Libano, Libio, Maroko, Saud-Arabio, Tunizio, Turkio, Cisjordanio, Jemeno, se nenion diri pri la grandskala detruado farita en Irako kaj Sirio ; kaj ekzistas multe da pliaj malsukcesintaj teroraj komplotoj kaj rekrutaj agadoj de IŜIS, kiuj laŭaserte estis deturnitaj, interalie en Bangladeŝo, Belgio, Germanio, Israelo, Italio, Kosovo, Malajzio, Britio kaj Usono.

Comments are closed.