Agado en la Esperanto-movado

Dum la 91a Esperanto-Kongreso de Germana Esperanto-Asocio en Erfurt en junio, la prezidanto de ATEO, Roland Schnell, prezentis la agadon de la asocio al tiuj kongresanoj, kiuj ne deziris iri al la di-servo, kiu okazis samtempe. Laŭ lia raporto: “Dum la diskuto estis prezentitaj la plej diversaj tendencoj de ateismo kaj kontraŭreligiaj vivkonceptoj. Kelkaj neis la neceson de organizo, kiu ligas ateistojn, humanistojn kaj liberpensulojn, dum aliaj bedaŭris, ke ATEO ne pli decide aperas en la publiko.

Ĝenerale la diskuto estis sufiĉe harmonia, kaj eblis prezenti la revuon kaj la libron

Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido.”

GEK

Kongresano ĉe la 91a GEK kun intereso rigardas ateismajn informmaterialojn