Faldfolio

En 2013 ATEO produktis flugfolion en Esperanto por prezenti sian agadon al la

esperantistoj. La flugfolio estas utila por prezenti ATEOn ĉe loka grupo, nacia aŭ

internacia kongreso, aŭ simila aranĝo. Ĝi konsistas el unu folio A4 presita

ambaŭflanke kaj faldita en tri panelojn.

 

Kiu deziras utiligi la flugfolion, povas ricevi la komputilan dokumenton por

fotokopiado aŭ elpresado per hejma presilo. Eblas do senprobleme fari malgrandajn

kvantojn. Bonvolu peti la dokumenton de la Sekretario de ATEO.