Bulteno

Por la plejmulto el niaj membroj la ĉefa kontakto kun nia asocio venas pere de nia revuo Ateismo. La revuo aperas du fojojn jare kaj enhavas artikolojn, leterojn, diskutojn kaj ateismajn novaĵojn. Ĉiuj membroj de ATEO ricevas la revuon papere aŭ rete laŭdezire.

Temoj traktitaj en la lastaj numeroj:

Ĉu ateistoj estas kontraŭ religio?
Mitoj kaj veroj pri ateismo.
Provo forigi la krucifikson el italaj lernejoj.
Kio estas la celo de la vivo? – laŭ ateistoj.
Racio kaj la ekesto de la universo.
Eklezio kontraŭ demokratio en Pollando.
Ateismo en Japanujo.
Trudo de religio en la publikan vivon.
Ateisma moralo.
Ĉu libera merkato por kredoj?
25 jaroj da laika konfirmacio en Islando.

La “Dek Ordonoj”.