Kunvenoj dum UK

Dum la Universalaj Kongresoj de UEA tradicie okazas kunveno de ATEO.  La publika kunveno dum la UK estas grava okazo, kiam eblas prezenti ateismon al la kongresanaro kaj ankaŭ varbi membrojn por ATEO. Por multaj homoj, tio estas malofta okazo por publike anonci sian ateismon kaj dividi siajn opiniojn kun sammensanoj.

Foje la kunveno estas uzata por prezenti la situacion de ateismo en la koncerna lando, sed ni konstatis, ke multaj ĉeestantoj deziras kompreni pli pri la koncepto ateismo mem. Tial dum  iuj jaroj la emfazo estis pli sur la mondrigardo de ateistoj: ekzemple, de kie ateistoj prenas siajn moralajn ideojn? aŭ: kio estas la celo de la vivo por ateistoj?

Temoj de la publikaj kunvenoj de ATEO dum la lastaj jaroj:

2020: Kial mi fariĝis ateisto

2019: Festado por ateistoj

2018: Apartigo de ŝtatoj kaj religio

2017: Ateismo en Azio

2016: Ĉu la kresko de la islamanaro en Eŭropo estas minaco por sekularismo kaj demokratio? Ĉu la reaga kreso de islamofobio estas minaco por demokratio kaj paca kunvivado?

2015: Ateismo kaj la rajto je libera esprimiĝo

2014:  Ateismo en Ameriko

2013:  Laika konfirmacio en Islando

2012:  Ĉu libera merkato por kredoj?

2011:  Ĉu ateistoj estas kontraŭ religio?

2010:  La celo de la vivo – laŭ ateistoj

2009:  Altrudo de religio en la publikan vivon

2008:  Ateisma moralo

2007:  Nereligiaj ceremonioj

2006:  Religio en la lernejoj

2005:  Ateismo kaj reviviĝo de religioj en la post-sovetaj landoj

2004:  Ateismo en Azio

2003:  Ceremonioj por ateistoj

ATEO2009UK

Partoprenantoj ĉe la kunveno de ATEO dum la UK en Havano, 2010

La unua publika kunveno de ATEO en 1988

Dum la 72a UK en Varsovio okazis kunveno, kiu informis pri  ne-neŭtrala ateisma organizo, kiu estis fondita de  Ralph Dumain kaj Minerva Massen, Usono en 1987.

La unuaj bultenoj aperis en aprilo kaj julio 1988. Dum la kunveno en Varsovio, la ĉeestantoj elektis por la nova asocio la nomon ATEO.

La unua numero de la revuo Ateismo aperis en aŭtuno 1988 (redaktoro: Ralph Dumain) kun kontribuoj de kelkaj el la nove varbitaj membroj.


Respondi