Celoj de ATEO

1. Kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn.
2. Disvastigi Esperanton inter ateistoj.
3. Defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi trudadon de religio en neŭtralajn Esperanto-grupojn.
4. Instigi ĉe Esperanto-grupoj, ke oni egale varbu por Esperanto ĉe nereligiaj grupoj se oni varbas ĉe religiaj grupoj.
5. Akceli racian pensmanieron en Esperantujo kaj pri Esperanto mem, kaj strebi altigi la intelektan kaj kulturan nivelon de Esperantujo.
6. Libere diskuti kaj analizi ateismajn movadojn, politikojn, kaj filozofiojn kaj ĉiajn rilatajn sociajn problemojn.
7. Malkateni la mensojn!


Respondi