Simbolo de ATEO

Simbolo de ATEO

La simbolo de ATEO estas, aŭ ĝis nun estis, grafikaĵo prezentanta atomon, kun interne la Esperanta stelo. Tiu grafikaĵo – tamen sen la verda stelo! – fariĝis vaste uzata simbolo por ateismo. Ĝi baziĝas sur “la atomo de Rutherford”, kiu montras la orbitojn de elektronoj ĉirkaŭ nukleo.

Tiu simbolo montras, ke nur per scienca analizado kaj libera, senlima informserĉado, la homaro povas strebi al pli bona vivo. La suba parto de la centra orbito restas malfermita por reprezenti la fakton, ke dum ateistoj analizas la mondon per la scienca metodo, restas multaj neresponditaj demandoj, kiuj ankoraŭ postulas esploradon – alivorte por montri, ke necesas ĉiam plu scivoli kaj demandadi, ne supozante, ke oni jam havas pretan klarigon de ĉiuj fenomenoj. Tiu rompita centra orbito en si mem formas literon “A” = ateismo.

La kopirajto de tiu simbolo tamen apartenas al la organizaĵo Amerikaj Ateistoj. Tial, per konkurso inter siaj membroj, ATEO nun serĉas novan simbolon. Ni invitas ĉiujn membrojn kaj interesatojn sendi siajn proponojn pri nova simbolo por ATEO ĝis la fino de septembro 2014. La proponitaj simboloj aperos en la novembra numero de revuo Ateismo,  kaj ĉiuj membroj ricevos inviton voĉdoni pri la plej taŭga.