Ĉu ateisto aŭ agnostikulo ?

Ĉu ateisto aŭ agnostikulo ?

Jean Marin (Francujo)

Grava diferenco : konscia ateisto, se li  posedas minimumon da inteligenteco, neniam konsideras, ke li (kaj nur li) posedas la veron. Logika kredanto, se li estas vera kredanto, kaj do posedas la fidon, konsideras ke nur li posedas la veron.

Kompreneble, ĉiu kredanto respondos ke ofte li dubas : sed, se li dubas, tio signifas ke li ĉesas konsideri, ke li posedas la veron, do tiam, li ne plu estas kredanto.

Tio klare montras, ke ĉiu diskuto kun kredanto estas vana, ĉar nur li certas posedi la veron.

Ateisto, kiu certas, ke Dio ne ekzistas, estas por mi alia speco de kredanto kaj  pro tio, mi preferas konsideri min, kiel agnostikulo.

Estus interese fari konsulton inter la abonantoj de « Ateo » por scii, kiom da ili konsideras sin, kiel ateisto, kaj kiom kiel agnostikulo, kaj havi la vidpunkton de ambaŭ.

Comments are closed.