Ateista Tutmonda Esperanto-Asocio (ATEO) celas prezenti la voĉon de ateistoj, liberpensuloj, humanistoj, sekularistoj kaj aliaj raciistoj, en la Esperanto-movado, kaj ankaŭ prezenti Esperanton ĉe naciaj kaj internaciaj ateismaj asocioj.

 

 

  • Reta asembleo de ATEO
    Okazos reta kunveno por nunaj kaj lastatempaj membroj de ATEO en dimanĉo, la 12a de oktobro. La temo estas “Ĉu nova identeco por nia asocio?” surbaze de artikolo de Bill Maxey aperinta en nia revuo “Ateismo” n-ro 40 de majo 2025. Horo: 16.00 UTK09:00 Losanĝeleso12:00 Novjorko17:00 Londono18:00 Berlino21:30 Bengaluro00:00 Pekino (lundo)01:00 Tokio (lundo)