La Ateistaj Stratpiratoj estas lokaj grupoj de aktivuloj kiuj trovas
kaj forigas kontraŭleĝajn stratŝildojn, kiujn starigis religiuloj en
multaj Usonaj urboj. Laŭ ilia retejo la celo estas la
protektado de la disigado inter la ŝtato kaj la eklezio. Ili rigardas
tiajn ŝildojn ankaŭ kiel atakon kontraŭ diverseco de Usonaj urboj.
Cetere tiaj varbiloj malbeligas la urban medion!
La plimulto de tiaj reklamoj estas kompreneble kristanaj – ili provas
konvinki preterpasantojn ke “Jesuo venas!” aŭ ke “Preĝado Ŝanĝas
Aferojn!” kaj anoj de religiaj organizoj (aŭ eble unuopaj kredantoj)
vinktadas ilin al lanternfostojn, elektrofostojn kaj barilojn en
publikaj lokoj, ekzemple en parkoj kiujn estris urbaj registaroj.
Atheists United (Unuiĝintaj Ateistoj) priskribas sin kiel la ateista
nabo de Kalifornio, kaj ilia plej urĝa nuna kampanjo estas kolekti
monon por tiuj kiujn afliktis la sovaĝaj fajroj en Los-Anĝeleso. Oni
povas helpi ilin ĉi tie.