Kio estas ateismo?

Ateisto estas homo, kiu ne kredas je la ekzisto de Dio aŭ dioj. La plejmulto da ateistoj ankaŭ ne kredas je la ekzisto de animo aŭ de postmorta vivo.

Multaj homoj anstataŭ nomi sin ateisto preferas uzi la terminojn agnostikulo, liberpensulo, humanisto, sekularisto, raciisto, skeptikulonereligiulo. La preferata termino emas varii inter landoj kaj kulturoj.

Agnostikulo estas homo, kiu ne scias, ĉu ekzistas Dio aŭ dioj. En la praktiko, tio kutime signifas, ke li/ŝi organizas sian vivon senrilate al dio aŭ religiaj kredoj.

Liberpensulo estas homo, kiu malakceptas aŭtoritaton kaj tradicion en ĉiuj opinioj kaj kredoj, inkluzive de religiaj kredoj.

Humanisto (en la moderna senco) estas homo, kiu celas vivi bone kaj morale senrilate al religio, provante plibonigi la vivon por ĉiuj.

Sekularisto opinias, ke ŝtataj instancoj kaj leĝaroj ne devas esti influataj de religiaj gvidantoj kaj religiaj kredoj.

NE GRAVAS, ĈU VI KONSIDERAS VIN ATEISTO, AGNOSTIKULO, LIBERPENSULO, HUMANISTO AŬ ALIA: VI SAME ESTAS BONVENA EN ATEO!


Respondi