Terminologia konsideroj

Estas certa konfuso pri la ĝusta termino. Kelkaj fanatikaj religiuloj havas pli malsimpatiajn nomojn por ateistoj kaj foje eĉ preferas mortigi ilin.

Kelkaj ofte uzataj terminoj, kiuj ekzistas en la diversaj lingvoj, estas

ateisto

Ateisto estas homo, kiu ne kredas je la ekzisto de Dio aŭ dioj. La plejmulto da ateistoj ankaŭ ne kredas je la ekzisto de animo aŭ de postmorta vivo.

agnostikulo

Agnostikulo estas homo, kiu ne scias, ĉu ekzistas Dio aŭ dioj. En la praktiko, tio kutime signifas, ke li/ŝi organizas sian vivon senrilate al dio aŭ religiaj kredoj.

liberpensulo

Liberpensulo estas homo, kiu malakceptas aŭtoritaton kaj tradicion en ĉiuj opinioj kaj kredoj, inkluzive de religiaj kredoj.

humanisto

Humanisto (en la moderna senco) estas homo, kiu celas vivi bone kaj morale senrilate al religio, provante plibonigi la vivon por ĉiuj.

sekularisto

Sekularisto opinias, ke ŝtataj instancoj kaj leĝaroj ne devas esti influataj de religiaj gvidantoj kaj religiaj kredoj. Sekularistoj povas kredi je dioj, sed ili opinas, ke religio estas tute privata afero.


Respondi