Historio de ATEO

Ateista Tutmonda Esperanto-Asocio (plej ofte nomata ATEO) estis fondita dum la UK en Varsovio en 1987. La fondintoj estis usonaj esperantistoj Ralph Dumain kaj Minerva Masson, kiuj sentis la bezonon diskonigi ateismon reage al la aktiva trudado de religiaj grupoj en la usonan politikan vivon. La unua numero de ĝia revuo aperis la postan jaron. ATEO fariĝis kunlaboranta Faka Asocio de UEA en 1990.

Post periodo de neaktivado dum la 90aj jaroj, la asocio reaktiviĝis en 2000. Dum la lastaj jaroj ĝi fariĝis aparte aktiva interne kaj ekstere de la Esperanto-movado. Nia revuo aperas regule kun multaj variaj kaj interesaj artikoloj; niaj kunvenoj dum la Universalaj Kongresoj ĉiam vekas grandan intereson kaj viglan diskutadon; kaj en 2011 nia vicprezidanto Domique Simeone reprezentis ATEOn ĉe la fondkunveno de Internacia Asocio de Liberpenso.