Faldfolio

Ĉiujare ATEO produktas flugfolion en Esperanto por prezenti sian agadon al la esperantistoj. La flugfolio estas utila por prezenti ATEOn ĉe loka grupo, nacia aŭ internacia kongreso, aŭ simila aranĝo. Ĝi konsistas el unu folio A4 presita ambaŭflanke kaj faldita en tri panelojn.

Kiu deziras utiligi la flugfolion, povas ricevi la komputilan dokumenton por fotokopiado aŭ elpresado per hejma presilo. Eblas do senprobleme fari malgrandajn kvantojn. Bonvolu peti la dokumenton de la Sekretario de ATEO.