ATEO-Asembleo okazis

La asembleo de ATEO okazis je la 31 de oktobro 2020. En tiu surreta kunveno partoprenis 24 homoj. La asembleo aprobis la elekton de nova estraro. Antaŭe okazis surreta voĉdonado. El la 71 membroj de ATEO voĉdonis 53. La jenaj estraranoj estis elektitaj:

Prezidanto: A. Giridhar RAO, Barato

Vic-prezidanto: Dominique SIMEONE, Francio

Sekretario: Anna LÖWENSTEIN, Britio

Kasisto: Dieter ROOKE, Svislando

Redaktoro: Nyegosh DUBE, Pollando

Grafikisto: Lautaro CROCE, Argentino

La asembleo diskutis la financan situacion de la asocio. Oni ankaŭ esploris la eblon havi bultenon plejparte retan, sed pluraj ĉeestantoj esprimis la deziron plu legi la revuon papere. Alia temo traktita estis la ĝisdatigo de la retejo. La sekretario prezentis raporton pri la someraj virtualaj kunvenoj kiuj estis sufiĉe sukcesaj. La asembleo bonvenigis la novan grafikiston, Lautaro CROCE, kaj dankis nian antaŭan grafikiston Jakvo SCHRAM.