Virtuala Kunveno de ATEO

Venu al la Virtuala Kunveno de ATEO la 6an de septembro je 16.00 UTC!

Tio estas je 18.00 en centra Eŭropo, 12.00 en Novjorko. Ni pardonpetas, se la horo estas maloportuna por vi – ne eblas trovi horon taŭgan por la tuta mondo.

Temo de la kunveno: Kial mi fariĝis ateisto.

Ĉu vi havas interesan rakonton pri via decido esti ateisto? Venu rakonti tion!

Se vi deziras partopreni, skribu al la Sekretario por ricevi la ligilon (per Zoom).

Comments are closed.